Kuriozaĵo sabato, Feb 6 2010 

Antaŭ kvar monatoj mi metis “Flag Counter”-n en miaj blogoj – bilgarlingva Графът kaj ĉi-tiu esperantlingva.

Por mi estis interese sciiĝi el kiuj mondlandoj oni vizitadas min, (plu…)

La unua penso lundo, Feb 1 2010 

Se ne havas saĝon en la kapo kaj ekde eta oni ne instruis vin uzi ĝin, la klerigo faros vin nur instruitulo, sed ne saĝulo” (ies penso).

Kiu signifas “instrui pensadon”?

Ja rilate al pensado oni havas gravan karakterizaĵon – ne devas difini regulojn por “ĝusta (vera, bona) pensado”. Se vi komencis alproprigi “tio povas, tio ne povas”-n, sistemojn kaj modelojn, do vi aliras ne pensadon, sed kontraŭe. La fino de tiu vojo estas sola – vi ĉiam estas “ĝuste pensata” sen propraj pensoj…

Ĉiu homo havas naturan kapablecon pensi (ne nur la homoj, mi certas!). Sed ankaŭ preskaŭ ĉiu havas pli ol malpli malutilojn. Ili aperiĝas ekde frua infaneco, kiam la plenaĝuloj komencas aligi “sociajn katenojn” transformigante la regulojn de konduto en reguloj de pensado. Ĉu vi ekaŭdis dum infaneco “Kion vi pensas ke faras?”? Eble multfoje… :)

Poste alvenas la teroro de aŭtoritatuloj – kaj bonaj, kaj malbonaj. Jes ankaŭ bonaj – seneraraj aŭ eraraj (ili ankaŭ estas homoj!) ili malhelpas nin pensi mem.

Tiel, unu post alia, la pensado ligiĝas jen al tiu paliseto, jen al alia…

Bone, sed kiel devas pensadi? (plu…)

Cherche la Esperanto :-) lundo, Jan 18 2010 

Antaŭ monato mi skribis pri plej longa libro registrita en Guinness World Records, kiu okazis esperanta.

Nun ankoraŭ unu recordo registrita en Guinness World Records – ĉi foje de esperantisto.

Tiu estas franca kantisto JoMo (Jean-Marc LECLERCQ). (plu…)

Multe en malmulte ĵaŭdo, Jan 14 2010 

En bulgarlingvaj blogoj oni ludas unuavide amuzan intelektan ludon “Nova literatura formo – minirakonto.

Mi pensas, ke ĝi estus utila por riĉigo lingvajn rezervojn – ja devas trovigi lakonan esprimon! Ĉar plenumota tasko estas skribi rakonton ĝuste de 50 vortoj.

Multe en malmulte – rakonto devas esti enhavoplena!

Mi proponas al vi provi.

Jen mia provo: (plu…)

Ni komencu la 10-n ridetantaj mardo, Jan 5 2010 

Interparolo:

-          Ĉu vi imagas – ĉijare Novjaro estas en vendredo.

-          Ne-e! Se nur ne estu ankaŭ la 13-an…

_______

Memfida diletanto direktis ironian demandon al Lichtenberg – ĉu li povas klarigi la diverson (plu…)

Feliĉan Novjaron! ĵaŭdo, Dec 31 2009 

Feliĉan Novjaron, amikoj, nekonatuloj, homaro!

Estu vivaj kaj sanaj!

Okazu al vi ĉio, kion mi bondeziras al vi!

Bonŝancon dum la 2010 jaro!

Novjaraj kantoj:

feliz navidad

myniqko ostana




Sur fotoj estas survaĉki – gratulfrapaĵoj el ornamitaj kornusbranĉetoj. Gratulfrapado en la tago de la Novjaro estas popola kutimo. Geknaboj frapetas per survaĉki la dorsojn de ĉiuj personoj, eldirante bondezirojn. Ekzemple:

Bonan gajan jaron,

Oran spikon sur agro,

Ruĝan pomon en ĝardeno

Ĝis jaro, ĝis amen,

Estu vive kaj sane!

___________________________

Bonvolu klaki :) vian impreson:

Feliĉajn festojn! ĵaŭdo, Dec 24 2009 

Feliĉan Kristnaskon kaj bonsukcesan Novjaron!

Sanon, bonhumoron kaj multenombrajn amikojn!

Adeste fideles

Noŝt na rojdestvo (plu…)

Patrino vendredo, Dec 18 2009 

Moderna daŭrigo de “La Mizeruloj”

Tiu ĉi rakonto ne estas elpensaĵo. La kortuŝantan vivokazon rakontas Elica Georgieva (Елица Георгиева) el bulgara Unuiĝo por defendo de la bestoj “Donu piedegon” (Сдружение за защита на животните “Дай лапа”).*

Saluton, amikoj!

Ĉi tiu estas fabelo pri Rita, juna hundino forlasita graveda en nekonata urboparto kie nek homoj, nek bestoj estis bonvolaj al ŝi.

Rita vagis vagulo-senhejmulo tuttage, serĉante etan loketon, kie povus naski siajn idojn trankvile, malproksime de homaj piedbatoj kaj hundaj mordatoj. (plu…)

Por bonhumoro mardo, Dec 15 2009 

Rigardu pozitive – por vivantoj en kavernoj la mallumo estas vivofonto.

Optimisma antaŭvido en la krizo: la novaĵmedioj ne estas danĝeritaj – la mondaj rezervoj de skandalaj novaĵoj estas neelĉerpeblaj.

Se vi tralegis, ke io estas malutila por via saneco, atendu (plu…)

La plej longa libro ĵaŭdo, Dec 10 2009 

estas en Esperanto!

La posedanto de la plej longa libro en la mondo donacis ĝin al la biblioteko “Hristo Botev” en bulgara urbo Vraca – lia naskiĝurbo.

La libro “Libra laboratorio” estas registrita en Guinness World Records kiel plej longa libro. Ĝi havas 800 paĝojn kaj estas longa (plu…)

Muzika Sofio :) sabato, Nov 28 2009 

Seid umschlungen, Millionen!
Diesen Kuss der ganzen Welt!

Прегърнете днес, о, люде,
целий свят вий със любов!

Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond’?

La Odo al Ĝojo

Ĝoj’! Fajrero belradia!
Elizea di-filin’!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l’ rigora mod’ la ŝir’,
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil’.

Ĥoro: (plu…)

Serioza ŝerco! vendredo, Nov 13 2009 

Dum la lastaj 25 jaroj en bulgaraj urboj pli kaj pli egiĝas problemo “parkejo”. Iom post iom aŭtomobiloj alproprigas la urbojn kaj forigas la urbanojn ne nur el la stratoj, sed ankaŭ el la trotuaroj. Rigardu: (plu…)

Fabelo mardo, Nov 3 2009 

_____________________
Aŭtoro Orlin Vasilev, bulgara beletristo de la unua duono de antaŭa jarcento. La rakonto estas publikita en “LEGOLIBRO historiaj kaj literaturaj materialoj por superaj kursoj”, Sofio, 1946
_____________________

- Panjo, kiam estos Pasko? – demandis la infano.
- Morgaŭ, mia kara.
- Ĉu paĉjo ne venos?
- Ne…
- Sed kial vi diris, ke venos por la Pasko?
- Silentu, infano, ne demandu min… Silentu, ĉar la capo de panjo doloras.
La malgranda infano silentiĝas kaj aŭskultas la hurlon de la vento ekstere. En la ĉambro estas mallume. Nur facilaj helaj rebriloj vibras sur la muroj.
- Panjo, kiu ploras ekstere?
- Neniu, infano… Ĝi estas la vento. (plu…)

Vivkoncerna kazo sabato, Okt 31 2009 

Kiom ajn trankvile vivadus homo alvenas tempo por hejma riparo.
Eniras mi banĉambron kaj ĝi rekomencas: “Sole pri Via PC zorgas, al mi nenion atenton. Rigardu al kio mi similas, mi deziras novan vestaĵon! Kaj ne turni atenton malgraŭ la avertoj, ĉar se mi ekploros tri da etaĝoj malsupre komprenos!”
Ĝi estas prava, ne kapricas.
Do ve, al tagordo estas majstro…

Mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed (plu…)

Cherche la fame ĵaŭdo, Okt 15 2009 

Ĉi skribaĵo ne estas eseo pri laŭdo de la Virino!
Nek por blasfemoj pri Ŝi.
Por la unua al mi antaŭlonge forpasis aĝo (ja tia laŭdo ĉiam kaŝas “malantaŭajn pensojn” ;) ).
La dua – mi (kiel ĉiuj viroj) estis suferinto de la virinoj, sed ili ankaŭ suferadis de mi, do, pli bone mi nebabilu… :)
Tio ĉi estas miaj pensoj relate al la realeco. (plu…)

La rideto mardo, Okt 6 2009 

La 2-an de oktobro (unuan vendredon de la monato) estis la Monda tago de la rideto. La homoj tutan tagon ridetis unu alian. (plu…)

Stranga sonĝo sabato, Sep 26 2009 

Malemociigas min la sonĝoj kaj iliaj interpretoj. Eble ĉar mi havas propran teorion pri ili kaj povas ĉiam klarigi al mi la kaŭzon sonĝi ĝuste tion…
Sed la sonĝo de la pasinta nokto petas esti rakontita. Impresigis min. Al vi restas prijuĝi ĉu ĝi estas stranga aŭ simple stulta… (plu…)

Mia lernejo mardo, Sep 22 2009 

Mia lernejo ĉi-jare finis sian 170-an aĝon.
Mia lernejo! Ĝi ekinstruis min esti sciema…
En Trjavna estigis la duan neeklezian lernejon en Bulgario – dum 1839 j., 39 jaroj antaŭ la Liberigo de turka jugo.
Ĝian sojlon mi trapasis kiam ĝi estis 101jara – dum 1940 j…
Neniam mi forgesos mian instruistinon de unuaj 4 klasoj!
Bonŝancon, mia aminda lernejo! Atingu jarmilan datrevenon!
Feliĉan feston, kara instruistaro en mia aminda lernejo, estu vivaj kaj sanaj!
Dum la tuta sia vivo memoru vin viaj lernantoj!
_______________
Vi povas vidi miajn unuajn diplomoj. :)
Kaj mi montras al vi kiel unu nuntempa lernanto solvis taskon, donitan de instruistino – fari el muŝo elefanton! :-D

Ĉu Esperanto preterlasos bonŝancon? dimanĉo, Sep 13 2009 

En nuntempa mondo Esperanto havas senprecedencan ŝancon!

La interreto jam estas vere tutmonda – pli kaj pli ordinaraj homoj eniras en ĝi. Kaj memstare angla lingvo komencis perdi sian totalisman rangon. La Babelturo videbliĝas – milionoj da ĉinlingvaj, ruslingvaj, hispanlingvaj, japanlingvaj k.t.p, (eĉ centmiloj da bulgarlingvaj!) retanoj. Ĉu ciuj scias anglan sufiĉe por scipovu interbabiladi? La lingvaj “insuloj” jam ekzistas. La monda Interreto diseriĝas al lingvaj retoj…

Memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“ diris saĝe la brita lordo Robert Cecil (Nobelpremiito pri Paco 1937)’*

Kion ni (esperantistoj!) devas fari?

Ĉesu rigardi sin en la spegulo kiom estas belaj kaj klarigi (agrese!) al la mondaj retaŭtoritatuloj kiel facila kaj samtempe sufiĉe riĉa por internacia komunikaĝo estas Esperanto! Lingvo, legebla senprobleme de malkleruloj. Kaj taŭga por programistoj

Eble la profesiuloj komprenos sian intereson kaj superegos la politikistoj?!
_____________
* Citaĵo el “(EO) Profesia Aplikado de Esperanto” en la blogo de Henri Masson – tre interesa kaj serioza artikolo, daŭrigita tien
Mi sincere proponas tralegi ĝin.

La mia unua sovaĝa amiko dimanĉo, Jun 14 2009 

(Dum mia vivo mi havis kaj aliajn…)

Mia infaneco estis mirinda! Mi travivis ĝin en monta urbeto Trjavna (malfrue mi rakontos pri ĝi).

Dumtage grandan parton de la tempo ni, la infanoj, pasigis ekstere – vintre kaj somere. Sed tio ne signifis sur la strato – la urbeto estas situanta larĝige apud rivero kaj transverse ne estis pli ol 500 m. Do, ni praktike ludadis en la sino de la naturo. I.a., mi estis specialiĝita en fiŝkaptado per manoj – terure por mia panjo ĉar mi deziris manĝi fiŝon nur fritita, sed la heliantoleo dum la Dua milito… ;)

Mi ne enlongiĝu en memoraĵoj. Nun mi rakontos pri mia unua amiko el la sovaĝa naturo. (plu…)

La sekva paĝo »